ISO 3166-2:HU

Hungario ISO 3166-2:HU

Hungario

Hungario
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1
Dulitera kodo HU
Trilitera kodo HUN
Cifera kodo 348
vdr

ISO 3166-2:HU estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Hungarion. La kodojn havas la ĉefurbo, 19 departementoj, hungare nomataj megye, kaj 23 urboj, kiuj havas rajtojn de departementoj. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas HU, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Hungario. La dua parto estas du literoj.

Pluraj grandaj urboj estas eksterdepartementaj; ili ne dependas de la administraj decidoj de la ĉirkaŭaj aŭ apudaj departementaj. Inter tiuj urboj estas ĉiuj 19 departementaj centroj, krome Dunaújváros, Hódmezővásárhely, Nagykanizsa kaj Sopron.

La kodoj ekde la unua publikigo en 1998 estis ŝanĝitaj unufoje: la 30-an de junio 2010 oni aldonis kodon por la urbo Érd.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search